So as a fashion designer, I've always tended to think of materials something like this, or this, or maybe this. But then I met a biologist, and now I think of materials like this -- green tea, sugar, a few microbes and a little time. I'm essentially using a kombucha recipe, which is a symbiotic mix of bacteria, yeasts and other micro-organisms, which spin cellulose in a fermentation process. Over time, these tiny threads form in the liquid into layers and produce a mat on the surface.
Kiel mododizajnistino, mi kutimis pensi, ke ŝtofo estas farita el tio, aŭ tio, aŭ eble tio. Sed post renkonti biologiston, mi nun pensas, ke ĝi povas esti farita per verda teo, sukero, kelkaj mikroboj kaj iom da tempo. Esence, mi uzas recepton por kombuĉo, miksaĵo simbioza de bakterioj, gistoj kaj aliaj mikroorganismoj, kiuj ŝpinas celulozon per fermentado. Post iom da tempo, et-etaj fadenoj estiĝas en la likvo, ariĝas en sternaĵoj kaj formas dikan tavolon supraĵe.
So we start by brewing the tea. I brew up to about 30 liters of tea at a time, and then while it's still hot, add a couple of kilos of sugar. We stir this in until it's completely dissolved and then pour it into a growth bath. We need to check that the temperature has cooled to below 30 degrees C. And then we're ready to add the living organism. And along with that, some acetic acid. And once you get this process going, you can actually recycle your previous fermented liquid. We need to maintain an optimum temperature for the growth. And I use a heat mat to sit the bath on and a thermostat to regulate it. And actually, in hot weather, I can just grow it outside. So this is my mini fabric farm.
Unue, oni infuzas la teon. Mi infuzas ĝis ĉirkaŭ 30 litrojn ĉiufoje, kaj dum ĝi ankoraŭ varmas, mi aldonas kelkajn kilogramojn da sukero. Mi agitas ĝis estas solvita la sukero kaj verŝas la miksaĵon en kreskokuvo. Kiam certas, ke la temperaturo malaltiĝis sub 30 gradoj C, mi povas aldoni la vivajn organismojn, kaj iom da aceta acido. Lanĉinte la procezon, oni povas reuzi la jam fermentintan likvon. Endas konservi optimuman temperaturon por la kreskado. La kuvon mi kuŝigas sur varmigilo regulita de termostato. Fakte, dum varma vetero, mi povas fari ĉion ekstere. Jen mia minifabriko.
After about three days, the bubbles will appear on the surface of the liquid. So this is telling us that the fermentation is in full swing. And the bacteria are feeding on the sugar nutrients in the liquid. So they're spinning these tiny nano fibers of pure cellulose. And they're sticking together, forming layers and giving us a sheet on the surface. After about two to three weeks, we're looking at something which is about an inch in thickness. So the bath on the left is after five days, and on the right, after 10. And this is a static culture. You don't have to do anything to it; you just literally watch it grow. It doesn't need light.
Post proksimume tri tagoj, vezikoj formiĝas ĉe la supraĵo de la likvo. Tio signifas, ke la fermentado plene viglas. La bakterioj nutriĝas je la sukero, kaj ŝpinas nanofibrojn de pura celulozo. Ili algluiĝas unuj al la aliaj, kaj formas tavolon sur la supraĵo. Post du aŭ tri semajnoj, tiu tavolo estas dika je ĉirkaŭ 3 cm. En la maldekstra kuvo, la procezo post 5 tagoj; en la dekstra, post 10 tagoj. Estas senflegaĵo. Nenio farendas; oni simple spektas la disvolviĝon. Lumo ne necesas.
And when it's ready to harvest, you take it out of the bath and you wash it in cold, soapy water. At this point, it's really heavy. It's over 90 percent water, so we need to let that evaporate. So I spread it out onto a wooden sheet. Again, you can do that outside and just let it dry in the air. And as it's drying, it's compressing, so what you're left with, depending on the recipe, is something that's either like a really light-weight, transparent paper, or something which is much more like a flexible vegetable leather. And then you can either cut that out and sew it conventionally, or you can use the wet material to form it around a three-dimensional shape. And as it evaporates, it will knit itself together, forming seams.
Kiam alvenas la tempo rikolti, oni eltiras la ŝtofon el la kuvo kaj lavas ĝin en malvarma sapa akvo. Ĝi estas tre peza, ĉar ĝi konsistas je 90 procento el akvo, kiu devas vaporiĝi. Mi streĉas ĝin sur ligna tablo. Ankaŭ tion oni povas fari ekstere; endas nur lasi ĝin elsekiĝi. Sekiĝante, ĝi kunpremiĝas, kaj la rezulto, depende de la recepto, similas al tre malpeza travidebla papero, aŭ multe pli al fleksebla vegetaĵa ledo. Oni povas tajlori kaj kudri ĝin konvencie, aŭ uzi la malsekan ŝtofon por fasoni aĵojn volvante ĝin ĉirkaŭ tri-dimensiaj objektoj. Elsekigante, ĝi kuntrikiĝas kaj formas juntojn.
So the color in this jacket is coming purely from green tea. I guess it also looks a little bit like human skin, which intrigues me. Since it's organic, I'm really keen to try and minimize the addition of any chemicals. I can make it change color without using dye by a process of iron oxidation. Using fruit and vegetable staining, create organic patterning. And using indigo, make it anti-microbial. And in fact, cotton would take up to 18 dips in indigo to achieve a color this dark. And because of the super-absorbency of this kind of cellulose, it just takes one, and a really short one at that.
La koloro de tiu-ĉi vesto rezultas sole de la verda teo. Laŭ mi, ĝi pensigas pri homa haŭto, tio kio interesegas min. Ĉar la ŝtofo estas ekologia, mi insistas por ke oni ne aldonu ĥemiaĵojn al ĝi. Mi povas alikolorigi ĝin sen tincturo per feroksidiga procezo. Per fruktaj kaj legomaj ekstraktaĵoj, mi povas krei ekologiajn disajnaĵojn. Kaj igi ĝin kontraŭmikroba per indigo. Fakte, mi bezonus mergi kotonaĵon en indigo 18 fojojn por ekhavi koloron tiom malhelan. Sed pro la tre granda sorbopovo de tia celulozo, nur unu, krome mallonga, estas necesa.
What I can't yet do is make it water-resistant. So if I was to walk outside in the rain wearing this dress today, I would immediately start to absorb huge amounts of water. The dress would get really heavy, and eventually the seams would probably fall apart -- leaving me feeling rather naked. Possibly a good performance piece, but definitely not ideal for everyday wear. What I'm looking for is a way to give the material the qualities that I need. So what I want to do is say to a future bug, "Spin me a thread. Align it in this direction. Make it hydrophobic. And while you're at it, just form it around this 3D shape."
Bedaŭrinde, mi momente ne scipovas akvo-repeligi ĝin. Se mi irus promenadi sub la pluvo tiel kiel mi estas, mia vestaĵo tuj eksorbus litrojn da akvo. La vestaĵo fariĝus multe pli peza, kaj fine la juntoj probable malkuniĝus, senvestigante min. Ja frapanta arto-spektaklo, sed ne tre adaptita al la ĉiutaga vivo. Tio, kion mi serĉas estas metodo doni al la ŝtofo la ecojn, kiujn mi bezonas. Fakte, mi ŝatus diri al hipoteza araneo: «Ŝpinu fadenon tiudirektan, akvo-repeligu ĝin, kaj – kial ne? – sekvigu al ĝi la kurbojn de tiu aĵo».
Bacterial cellulose is actually already being used for wound healing, and possibly in the future for biocompatible blood vessels, possibly even replacement bone tissue. But with synthetic biology, we can actually imagine engineering this bacterium to produce something that gives us the quality, quantity and shape of material that we desire. Obviously, as a designer, that's really exciting because then I start to think, wow, we could actually imagine growing consumable products.
Bakteria celulozo jam utilas por vunda cikatriĝo, kaj povus iam utili por ŝajnhomaj angioj aŭ substitua ostohisto. Sinteza biologio permesas nin imagi krei bakteriojn, kiuj produktus la deziritajn kvanton, econ kaj formon de celata aĵo. Por desajnistino, estas tre interese, ĉar tio pensigas min, ke oni tiam povus fakte kreskigi amasproduktojn.
What excites me about using microbes is their efficiency. So we only grow what we need. There's no waste. And in fact, we could make it from a waste stream -- so for example, a waste sugar stream from a food processing plant. Finally, at the end of use, we could biodegrade it naturally along with your vegetable peelings. What I'm not suggesting is that microbial cellulose is going to be a replacement for cotton, leather or other textile materials. But I do think it could be quite a smart and sustainable addition to our increasingly precious natural resources.
Entuziasmigas min la granda efiko de mikroboj. Oni povas produkti nur tion, kion oni bezonas, sen elĵetaĵo. Fakte, oni povus uzi fabrikajn elĵetaĵojn, ekzemple, sukeron forĵetitan de industriaj manĝaĵaj fabrikoj. Postuzade, oni povus recikli la produktojn ĝuste kiel vegetaĵajn ŝelojn. Mi neniel asertas, ke mikroba celulozo anstataŭigos kotonon, ledon aŭ aliajn teksaĵojn, sed ĝi estus logika kaj ekologia aldono al niaj pli kaj pli malabundaj naturaj rimedoj.
Ultimately, maybe it won't even be fashion where we see these microbes have their impact. We could, for example, imagine growing a lamp, a chair, a car or maybe even a house. So I guess what my question to you is: in the future, what would you choose to grow? Thank you very much.
En la estonteco, ne nur rilate al la modo oni konstatos la efikon de tiuj mikroboj Oni povas imagi la kreskadon de lampo, seĝo, aŭto, aŭ eĉ domo. Do pripensu kion vi elektos kreskigi venonttempe. Koran dankon.
(Applause) Bruno Giussani: Suzanne, just a curiosity, what you're wearing is not random. (Suzanne Lee: No.) This is one of the jackets you grew?
(Aplaŭdoj) Bruno Giussani: Suzanne, mi estas scivola: tion, kion vi surhavas, vi ne elektis hazarde, ĉu? Suzanne Lee: Ne. Ĉu ĝi estas unu el la vestaĵoj, kiujn vi kreskigis?
SL: Yes, it is. It's probably -- part of the project's still in process because this one is actually biodegrading in front of your eyes. (Laughter) It's absorbing my sweat, and it's feeding on it.
SL: Jes. Kaj estas probable – parto de la projekto estas nefinita, ĉar tiu ĉi estas malkomponanta dum ni parolas. (Ridoj) Ĝi sorbas mian ŝviton kaj nutriĝas je ĝi.
BG: Okay, so we'll let you go and save it, and rescue it. Suzanne Lee. (SL: Thank you.)
BG: Bone, ni lasas vin forkuri kaj alivesti. Suzanne Lee. SL: Dankon.
(Applause)
(Aplaŭdoj)