The recent debate over copyright laws like SOPA in the United States and the ACTA agreement in Europe has been very emotional. And I think some dispassionate, quantitative reasoning could really bring a great deal to the debate. I'd therefore like to propose that we employ, we enlist, the cutting edge field of copyright math whenever we approach this subject.
La antaŭnelonga debato pri kopirajtaj leĝoj, kia SOPA en Usono kaj la ACTA-interkonsento en Eŭropo, estis tre emocia. Kaj mi kredas, ke senpasia, kvanta rezonado povus vere kontribui al la debato. Mi do ŝatus proponi ke ni uzu, ni listigu, la pinton de kopirajta matematiko dum ni aliras la temon.
For instance, just recently the Motion Picture Association revealed that our economy loses 58 billion dollars a year to copyright theft. Now rather than just argue about this number, a copyright mathematician will analyze it and he'll soon discover that this money could stretch from this auditorium all the way across Ocean Boulevard to the Westin, and then to Mars ... (Laughter) ... if we use pennies.
Ekzemple, antaŭnelonge la Film-Asocio diskonigis, ke nia ekonomio perdas 58 miliardojn da dolaroj jare pro kopirajta ŝtelo. Nun, anstataŭ simple argumenti pri tiu cifero, kopirajta matematikisto analizos ĝin kaj tuj malkovros, ke tiu mono povus etendiĝi de tiu ĉi aŭditorio tra Ocean-bulvardo al Westin kaj tiam al Marso... (Ridoj) ...se ni uzos cendo-monerojn.
Now this is obviously a powerful, some might say dangerously powerful, insight. But it's also a morally important one. Because this isn't just the hypothetical retail value of some pirated movies that we're talking about, but this is actual economic losses. This is the equivalent to the entire American corn crop failing along with all of our fruit crops, as well as wheat, tobacco, rice, sorghum -- whatever sorghum is -- losing sorghum.
Nu, tio estas memevidente pova - iuj nomus danĝere pova - penso. Sed ĝi estas ankaŭ morale grava. Ĉar tio temas ne nur pri la hipoteza vendo-valoro de kelkaj pirate kopiitaj filmoj sed tio estas veraj ekonomiaj perdoj. Tio estas komparebla al perdo de la tuta usona maizoproduktaĵo plus perdo de nia tuta produktaĵo de fruktoj, kaj tritiko, tabako, rizo, sorgo -- kio ajn estas sorgo -- perdita sorgo.
But identifying the actual losses to the economy is almost impossible to do unless we use copyright math. Now music revenues are down by about eight billion dollars a year since Napster first came on the scene. So that's a chunk of what we're looking for. But total movie revenues across theaters, home video and pay-per-view are up. And TV, satellite and cable revenues are way up. Other content markets like book publishing and radio are also up. So this small missing chunk here is puzzling.
Sed identigi la efektivajn perdojn al la ekonomio estas preskaŭ nefareble se ni ne uzas kopirajtan matematikon. Nun la muzik-enspezoj malaltiĝis per 8 miliardojn da dolaroj jare depost la lanĉo de Napster. Do jen peco de tio, kion ni serĉas. Sed la entuta enspezo pro filmoj en kinejoj, hejma video kaj laŭspekta pago kreskis. Kaj la enspezo pro televido, satelita kaj kabla, kreskas. Aliaj merkatoj de enhavo, kiaj libroeldonado kaj radio, ankaŭ kreskas. Do tiu ĉi eta mankanta ero estas enigma.
(Laughter)
(Ridoj)
(Applause)
(Aplaŭdo)
Since the big content markets have grown in line with historic norms, it's not additional growth that piracy has prevented, but copyright math tells us it must therefore be foregone growth in a market that has no historic norms -- one that didn't exist in the 90's. What we're looking at here is the insidious cost of ringtone piracy. (Laughter) 50 billion dollars of it a year, which is enough, at 30 seconds a ringtone, that could stretch from here to Neanderthal times. (Laughter) It's true. (Applause) I have Excel.
Ĉar la grandaj merkatoj de enhavo kreskis kongrue kun la historia normalo, tiu piratado ne evitis aldonan kreskon, sed kopirajta matematiko diras al ni, ke devas esti perdita kresko en merkato, kiu ne havas historian normalon -- merkato, kiu ne ekzistis en la 1990-aj jaroj. Kion ni vidas tie ĉi estas la insida kosto de piratado de poŝtelefona sonorilado. (Ridoj) Je 50 miliardoj ĉiujare kio sufiĉas, po 30-sekunda sonorilado, por etendiĝi de nun ĝis la Neandertala epoko. (Ridoj) Estas vere. (Aplaŭdo) Mi disponas je Excel.
(Laughter)
(Ridoj)
The movie folks also tell us that our economy loses over 370,000 jobs to content theft, which is quite a lot when you consider that, back in '98, the Bureau of Labor Statistics indicated that the motion picture and video industries were employing 270,000 people. Other data has the music industry at about 45,000 people. And so the job losses that came with the Internet and all that content theft, have therefore left us with negative employment in our content industries. And this is just one of the many mind-blowing statistics that copyright mathematicians have to deal with every day. And some people think that string theory is tough.
La uloj de filmindustrio ankaŭ diras, ke nia ekonomio perdas pli ol 370 mil laborpostenojn pro ŝtelado de enhavo, kio estas sufiĉe multe, se oni konsideras, ke en 1998 la Ofico pri Labor-Statistiko montris, ke la industrio de filmoj kaj videoj salajris 270 mil homojn. Alia nombro estas, ke la muzikinsdustrio havas 45 mil homojn. Kaj do la perdo de postenoj pro la alveno de Internet kaj tiu enhavo-ŝtelado sekve lasis nin kun negativa nombro da postenoj en niaj industrioj pri enhavo. Kaj tio estas nur unu el la multaj neimageblaj statistikoj, kiujn kopirajtaj matematikistoj devas ĉiutage pritrakti. Kaj iuj pensas, ke la teorio de kordoj estas malfacila.
(Laughter)
(Ridoj)
Now this is a key number from the copyright mathematicians' toolkit. It's the precise amount of harm that comes to media companies whenever a single copyrighted song or movie gets pirated. Hollywood and Congress derived this number mathematically back when they last sat down to improve copyright damages and made this law. Some people think this number's a little bit large, but copyright mathematicians who are media lobby experts are merely surprised that it doesn't get compounded for inflation every year.
Jen ŝlosila nombro el la ilaro de kopirajtaj matematikistoj. Ĝi estas la preciza kvanto de malutilo kaŭzata al la enhavo-kompanioj kiam unu kopirajtigita kanzono aŭ filmo estas pirate kopiita. Holivudo kaj la Usona Parlamento matematike disvolvis tiun nombron kiam ili laste kuniĝis por plibonigi la kopirajtajn kompensojn kaj faris tiun leĝon. Iuj pensas, ke tiu ĉi nombro estas iom tro granda, sed kopirajtaj matematikistoj, kiuj estas fakuloj pri preminfluado estas nur surprizitaj, ke ĝi ne inkluzivas la jaran inflacion.
Now when this law first passed, the world's hottest MP3 player could hold just 10 songs. And it was a big Christmas hit. Because what little hoodlum wouldn't want a million and a half bucks-worth of stolen goods in his pocket.
Nun kiam tiu leĝo unue aprobiĝis, la plej pinta MP3-ludilo de la mondo povis enhavi nur 10 kanzonojn. Kaj ĝi estis granda furoraĵo en Kristnasko. Kiu eta krimulo ne volus havi en sia poŝo unu kaj duonan milionon da ŝtelitaĵoj?
(Laughter)
(Ridoj)
(Applause)
(Aplaŭdo)
These days an iPod Classic can hold 40,000 songs, which is to say eight billion dollars-worth of stolen media. (Applause) Or about 75,000 jobs.
Nuntempe iPod Classic povas enteni 40 mil kanzonojn, kio signifas la valoron de ok miliardoj da dolaroj je ŝtelita enhavo. (Aplaŭdo) Aŭ ĉirkaŭ 75 mil laborpostenoj.
(Laughter)
(Ridoj)
(Applause)
(Aplaŭdo)
Now you might find copyright math strange, but that's because it's a field that's best left to experts. So that's it for now. I hope you'll join me next time when I will be making an equally scientific and fact-based inquiry into the cost of alien music piracy to he American economy.
Vi povas opinii stranga la kopirajtan matematikon ĉar ĝi estas fako kiun oni pli bone lasu al spertuloj. Do jen ĉio nun. Mi esperas, ke vi denove estos kun mi kiam mi faros analizon simile sciencan kaj surbaze de ciferoj rilate al la kosto de eksterterana muzikpiratado por la usona ekonomio.
Thank you very much.
Mi tre dankas vin.
(Applause)
(Aplaŭdo)
Thank you.
Dankon.
(Applause)
(Aplaŭdo)